Papa Teologia Akademio


Papa Teologia Akademio
erudicia societo
papa akademio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1712
Situo
Geografia situo 41° 53′ 48″ N, 12° 28′ 17″ O (mapo)41.89668712.471521Koordinatoj: 41° 53′ 48″ N, 12° 28′ 17″ O (mapo)
lando Italio
Estraro
ĉefestro(j) Antonio Staglianò (en) Traduki (2022–) Redakti la valoron en Wikidata vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Papa Teologia Akademio (Romo)
Papa Teologia Akademio (Romo)
DEC
Map
Papa Teologia Akademio
vdr

La Papa Teologia Akademio (latine Pontificia Academia Theologica, foje nomata Pontificia Academia Theologiae) estas unu el la sep papaj akademioj: la aliaj nomiĝas Accademia Cultorum Martirum (pri la kulto al la sanktaj martiroj), Accademia Ecclesiastica (kie prepariĝas la sacerdotoj agontaj en la eklezia diplomatio), Accademia Immaculata (por studi temojn koncernantajn la kulton al Maria), Accademia Scientiarum (por spertiĝi pri ĉiuj sciencoj), Sociales Scientiae (sociaj ciencoj), Accademia Vita (por la vivo). Ĝi havas sian oficialan sidejon apud la Placo de la Kancelario en la Vatikano, dum ĝia sekretaria ofico lokiĝas en la Laterana palaco.

Ĝin konstituas kvardek ordinaraj (viroj kaj virinoj) membroj nomumitaj el la vatikana Ŝtatsekretario dum ĝia prezidento estas enŝarĝita, por jarkvino renovigebla, de la papo. Kvar akademianoj formas la konsilion. La presidento laŭvole povas nomumi tieldiritajn “korespndantajn” membrojn, nur post tamen la esprimita juĝo de la akademia membraro. Li rajtas, ankaŭ, instigi la traktadon pri teologiaj temoj laŭ la bezonoj de la Eklezio kaj monda situacio. Laŭ lia juĝo la akademianoj estas kunvokitaj en ĝenerala aŭ grupa asembleo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy